Wednesday, July 26, 2006

En aviadilo al Ĉinio - 21-Jul-2006

Estis ege malvarme kiam mi estis veturanta al la flughaveno en Hobarto. Kiel mi tute ne dormis la nokton (mi ne enlitiĝis) mi dormis kiel sxtono dum la 2-hora flugo al Sidneo.

Nun mi sidas kaj atendas la flugon al Pekino. Ŝajnas, ke mi devos mem mem preni mian valizon en Pekino. Oni ne volus fidi la Ĉinanojn kun via valizo, oni ŝerce diris al mi en Sidneo. Mi esperas, ke ne estos tro maloportuna. Mi ĉiam ne povas kredi, ke dum ĉi tie estas tiel malvarme, mi surterigxos en Eŭropo je varmo.

Nun restas kvar horoj ĝis Ŝanghaio. La vojaĝo estis sufiĉe malkomforta - eble ĉar mi ne dormis la antaŭan nokton, do mia animstato estas iom malbonhumora.

Iam mi pensas, ke ne plaĉus al mi se ĉiuj parolus Esperanton.

L'Esperanto estas tiel facila, ke oni vere atendus, ke ĉiu parolus gin. Sed pro tio, ke la angla lingvo havas siajn malfacilecojn, kaj kiu ja volus uzi alian nacian lingvon kiel internacia lingvo - do ne ciu parolas ĝin. Tiel. se oni volas praktiki alian lingvon kaj ne paroli la anglan, oni povas paroli l'Esperanton por devigi la aliulon paroli sian denaskan lingvon.

0 Comments:

Post a Comment

<< Home