Thursday, August 31, 2006

Munkeno al Venecio

Nu, el Munkeno al Italio per auxtobuso kun 46 rusaj Esperantistoj!

Ni ekveturos el Munkeno je meznokto post la urbotrarigardo.

Mi miris, ke ankaux je tiu horo ni trovis nin en preskaux nemovanta veturilaro sur la auxtovojo al Auxstrujo.

Kaj la Rusoj? Estis kaj maljunuloj kaj junuloj. Cxu ili cxiuj scipovis Esperanton mi ne scias. Certe la estroj de la grupo penis fari cxion en Esperanto do vere estis Esperanta vojagxo.

Nur unu paro alparolis min. Nu. baldaux en Florenco oni vidos milojn da Esperantistoj - oni ne bezonas babili kun iu stranga Esperantisto el Auxstralio. Kaj ili ja jam estis veturantaj dum kiu scias kiom da horoj, do la humoro eble estas alia.

Je la vojo al Florenco la Rusoj volis vidi Venezzia. Mi do ankaux pagis la 25 Euxrojn plu por partopreni je la gvidata boatado kaj irado tra Venezzia. Por la gvidata irado mi pagis 25 Euxrojn. Tio sxajnas esti suficxe altkosta al mi. La boatado estis nur la akvo-taksio el nia auxtobushaltejo al la cxefplaco en la urbo. Nu, eble la taksio tamen estis granda parto de la kotizo. Mi intencis rigardi pri la kotizo de tio, sed mi forgesis.




La Rusoj atendas la komencon de la cxicxeronado.

La turistoamaso en kaj cxirkaux la centra placo estis terura. Cxu tio estas Italio? Kion la homoj havas el tia vojagxo? El memorigajxvendistoj, kiuj vin alparolas anglalingve. Kiel oni povas tiel ekkoni Italion?

Mi partoprenis en la Esperanta gvidata irado kun cxicxerono, sed fakte estis ruslingva.


Eble en grupo de kelkaj homoj oni povus lerni ion el la cxicxerono, sed ne en grupo kun 45 homoj. Aux oni cxiam devas rapidi por resti kun la qrupo, aux oni devas malrapidi por atendi iun. Kaj la cxicxerono donas tiom da faktoj, ke cxio eniras unu orelon kaj eliras la alian.

Post Venezzia ni veturis al Padovo, kie la Rusanoj havis tranoktadon. Mi decidis mem dauxrigi al Florenco. Sed trovi Padovon ne estis tiel facile. Ni estis sur la auxtovojo kaj vidis la elirejon al Padovo est sur la alia flanko - sur la auxtovojo, kiu iris en la alia direkto. Ni estis cxirkauxantaj Padovon dum eble duonohoro, sercxantaj la elirejon al la parto de Padovo, kie estis la logxejo. Finfine ni haltis cxe auxtovoja benzinstacio por demandi pri la vojo. La unua homo, kiu alproksimigxis estis pola kamionisto, sekve niaj polaj sxoforoj povis bone kun li paroli.

Mi devis ridi kiam ni reestis sur la auxtosxoseo kaj mi auxdis kiel unu el la Poloj diris al la alia - Ho, kiu bezonas Esperanton! Per pola lingvo oni estas komprenita cxie.

2 Comments:

Blogger Russ Williams said...

Mi konsentas ke tiu vespero ne funkciis tre bone kiel interkona vespero. (IJK kaj IJS verŝajne pli eksplite interkonigas homojn dum la interkona vespero.) Tamen la ideo de informbudoj (kio ne okazis en antaŭaj du UK) iom plaĉis al mi.

Lingva korekteto: asia -> azia

11:55 AM  
Blogger Budz said...

Dankon pro la lingva korekteto :))

2:53 AM  

Post a Comment

<< Home