Monday, September 25, 2006

Merkredo cxe la UK

La tago de ekskursoj - la UK estas fermita.

Mi nur vagis tra la urbo cxi tie, sed aliuloj partoprenis je ekskursoj al Pisa aux Roma.

Mi jam spertis organizitan ekskurson en Venecio, do mi ne bezonis travivi alian pro la blogo.

En Florenco mi vidis la vicojn por eniri en vidindajxojn. Cxu Florenco vere estas kultura travivajxo? Estas pro tio, ke oni acxetas la kuir-antauxtukojn kun bildo de la David sure? Kun grandeco de M, aux XXL - sed la grandeco ne temas pri grandeco de la tuko mem.

Iu estis organizinta kunvenon de Skajpanoj (uzantoj de Skype) por la vespero. Estas interese, ke unu el la eventoj de la UK, kiu vere temas pri kunvenigi Esperantistojn pro tio, ke ili povus amuzi kaj samtempe paroli Esperanton - estis organizita for de la kongreso, ne parto de la kongreso.

Jen bildo de la Skajpano.



Malfelicxe aspektas kiel bildo en lernejo je jarfino. Ie, iam, iu faros foton de Esperantistoj, kiu ne aspektas kvazaux gxi estas farita en 1905 kaj oni atendas, ke Zamenhof venas por preni sian placon en la unua vico.

Sed poste revenis la Germanoj el la ekskurso kaj oni povas vidi, ke Esperanto ankaux povas estis amuzplena afero. Se oni volas altiri homojn al Esperanto oni bezonas pli da tiaj fotoj kaj la Zamenhofajn fotojn devus resti en la arkivo.



Jen gajaj knabinoj italiaj, kiuj kuragxis sidigxi iun tempon inter Esperantistoj dum kunveno.



Ili demandis pri Esperanto kaj sekvis longega klarigo en itala lingvo. Kaj fakte ili kun intereso askultis. Tio povas okazi cxar ni sidis en foirejo kie oni vespere mangxis kaj trinkis. Ni portis Esperanton al la popolo. Io, kiu devus pli ofte okazi.

Saturday, September 23, 2006

Mardo Cxe la UK



Cxiam se iu kantas la homoj amasas. Bonajxo! Interese, ke oni pagas por la UK, sed la plej bonaj, belaj ajxoj estis muziko kaj renkontoj sur la herbajxo - ĉu oni vere bezonas la prelegojn?

Posttagmezon mi iris al la kvizludo. Laux mi ne bone farita. Oni elektis homojn por iri sur la scenon kaj partopreni je la kvizo kiel la aliuloj spektis. Kaj ĉiuj demandoj temis pri la plenigado de Esperantaj dirajxoj. Nu, aux oni konas ilin aux ne. Se ne, ĉiu demando estas malebla, kaj ĉio okazis tiel rapide, ke ne eblis sekvi. Kaj la prasxercoj inter la rauxndoj - estus pli bone se li lasis la homojn plenigi ilin - almenaux ĉiuj havus la eblon. Mi vidis grandegajn kvizludojn en Auxstralio, do mi scias, ke ili povas funkcii, kiel normala kvizo. Oni ne bezonas fari kvazaux kvizo. Cxiuj povas partopreni.

Je la frua vespero mi spektis unu el la teatrajxoj. Iu unuhoma teatrajxo, kiu, sxajnis, okazis ĉio sub la okulnivelo en ejo sen sidejoj kun plia kaj plia alteco, do tio estis katastrofo.

Mi kredas ankaux, ke ekzistas homoj, kiu lernas Esperanton sole, sen eblecon de interparolado do ili hejme jam spertis paroli kun si mem. Ili certe venas al UK por vidi interparolado sur la sceno.

Mi forlasis la ejon antaux dek minutoj, sed mi certe ne estis la unua.



Ili demandas sin - ripozi aux plia prelego.

Monday, September 18, 2006

Lundo cxe la UK

Plua prelego je la mateno. Por mi ankoraux estas mirinde auxdi tiel fluan Esperanton.

Sed mi ne sciis, cxu mi estas en prelegcxambrego aux en stacidomo - tiel multe da homoj venis kaj foriris. Kelkaj ecx eniris kiam nur restis kelkaj minutoj de la prelego, aliuloj eniris dum la mezo de la prelego, sed ili decidis, ke ili devas sidigxi rekte antauxe en la unua vico! - spite tio, ke en la kongreslibro oni petas, ke la auxskultantoj ne iras kaj venas.


Tiel aspektis la kongresejo kun la amata herbejo antauxe.

Tie, sur la herbejo, juna Hungarulo kondukis aron da Rusoj je kantado de popolaj kantoj rusaj. Sonis superbelege. Miloble pli bele ol tiuj acxaj Esperantaj kantoj, kiuj kutime sonas kiel evangeliaj kantoj.

La bankedo kaj la balo estis ambaux je la vespero. Kaj la bankedo dauxris tiel longe, ke maleblis partopreni je ambaux. Kiu decidis, ke tiuj, kiuj havas la monon por la bankedo ne volus danci?

Fakte ni vidis homojn de la bankedo sur vojo al la balo, sed ni devis elrevigi ilin dirante, ke oni jam forpelis homojn de la ejo.

Efektive ankaux je la fino de la interkona vespero la gardistoj forpelis homojn el la ejo kaj oni nur disigxis - fino de la interkonado.

La balo estis tute neformala, malgraux la nomo. Neniu speciale vestigis sin. Mi dum kelkaj minutoj antauxrigardis, kun la intenco de reiri post iom da mangxajxo, sed gxis tiam, kiam mi revenis, estis ja tempo de forpelado. Sxajnas, ke la UK spertas je tio.

Saturday, September 02, 2006

Solena Malfermo

La tiel nomata solena malfermo. Cxu mi miskomprenas, aux cxu la vorto solena bone konvenas kun funebrajxoj? Stranga vortelektado laux mi.



Unu tre teda parolado, kiun oni ne povis kompreni, kaj laux propra konfeso ankaux la parolanto ne komprenis gxin. Kelkaj bonetaj paroladoj, kaj iom da teda muziko je piano (viva). La lastajxo estis saluto, unuope, el reprezentanto el cxiu partoprenanta lando. Tio estus bonega, sed kelkaj el ili prenis la okazon por fari plelegeton.

La parolado de Renato Corsetti estis interesa kaj tre bone farita, ke estis tre facile sekvi tion, kiun li diris. Sed kial la pianomuziko? Kiu venis al Florenco por la muziko kaj cxiu elekto de muziko certe gxenos iun. Cxu oni kredas, ke muziko klasika montras, ke Esperanto estas kultura lingvo?

Nu, mi ankaux auxdis plendojn, ke la cxambrego estis tiel, ke la plimulto devis spekti sur la grandaj ekranoj, kaj por spekti televidon oni ne bezonas veturi al Florenco.

Poste mi auxskultis prelegon pri la pasporta servo. Tre bone farita, en lingvo tre komprenebla. Sed certe tiu cxi prelego ne estis pri profunda temo.

Poste mi lauxplane renkontis la Germanojn, kiujn mi ekkonis sur la herbejo la tagon antauxan. Ni trovis nin reciproke en la placo, kie estis elmontro de flagjxetado. Estis sur la programo de la UK, do estis aux organizita de la UK aux almenaux la spektaklo estis rekomendita de la UK kiel vidinda. Dankon al la UK - tie mi pagis 8 Euxrojn por unu (ordinara) biero! - La dua lingvo por cxiuj aux la dua lingvo por ricxuloj?

Atingo al Florenco



Finfine ankaux mi decidis tranokti en Padovo. Gxi estas ja bela urbo kun tiaj vidajxoj.

Do, sabaton! Mi devas vagonare veturi al Florenco por la komenco de la UK.

La vagonaro ne veturis al la cefa stacidomo, do mi kredis, ke mi havos problemojn, ĉar mi havis multe da valizajxo kaj mi devos ekscii kiel iri al la centro, aceti bileton, trovi la ekirlokon ktp.

Feliĉe mi ekvidis du Azianinojn, kiuj ankaux havis valizojn kaj sxajne iris je la sama direkto. Mi konstatis, ke ili estis Koreinoj do ĉar mi sufiĉe bone parolas la korean lingvon la problemo estis solvita. Male al la angla, kiun tiel multe parolas, kaj Esperanto, kies parolantojn oni ne povas ekkoni, se oni kiel europeano parolas iun lingvon azian, la homoj estas tiel surprizitaj, ke ili ĉiam amike babilas kun vi, kaj ankaux estas la avantagxo, ke oni povas ekkoni la parolantojn pli facile. Do mi ne estis iu hazarda homo, kiu alparolas ilin, sed samlingvano. Sekve mi povis lasi mian valizaron kun ili, dume mi sercis informon kaj aĉetis biletojn.

Bona bonvenigo en la auxtobuso. Ni devis stari kaj mi vidis, ke la viro apud mi tenis badtukon super la brako. Tio sxajnis iomete strange, ĉar li ne havis alian objekton kun si. Poste mi sentis, ke mia posxkomputilo movis en mia posxo kaj kiam mi rigardis, mi vidis, kiel la mano de tiu ulo malaperis sub la badtukon! Felice estis tro malfacile por li tiri la komputilon el mia posxo. Poste li tutan tempon tenis la ambauxajn manojn sur la metalstango supre, por montri sian malkulpecon.

Atinginte la ĉefstacidomon, mi konstatis, ke mia hotelo ne povis esti tre malproksima. Fakte, serĉante mian hotelon mi tute hazarde trovis la kongresejon. Estis interese por mi vidi tiom da Esperantistoj. Nu, mi sciis, ke ili estas Esperantistoj, sed ili ne sciis, ke ankaux mi povis paroli Esperanton. Mi havis la strangan spertajxon demandi informon pri la stratoj en Esperanto. Tiel kiel oni devus povi fari post la fina venko.

Finfine mi registris min en la hotelo, kiu estis ne tre for de la kongresejo, kaj mi reiris al la kongresejo.

La plejparto de la agado okazis sur la herbejo antaux la kongresejo. Versxajne multaj homoj estis kolektantaj sian sxildon por pendigi cirkaux la kolo kun kongresnumero, nomo kaj lando. Homoj jam sidis sur la herbejo, sed ankoraux estis frue kaj oni ankoraux arangxis la budojn ĉirkaux la herbejo, kie oni prezentos informon pri diversaj societoj kaj Esperantaj arangxoj.

Mi ekrigardis ulon portantan t-ĉemizon sur kiu estis kangaruo.



Cxar mi nur konis unu Esperantiston de ne-Tasmania Auxstralio, mi estis tre scivola. Mi do alproksimigxis lin kaj li (ne sciante ke mi estas de Tasmanio) donis al mi brosxuron pri la venonta somerkursaro de Esperato en Hobart. Mi diris, ke mi ne bezonas gxin, sed li ne volis auxdi. Mi ne volis disputi kaj mi babilis iomete kaj foriris.

Kune kun tiu foiro estis la interkona vespero.



La foiro estis sufiĉe interesa, sed ofte sxajnis, ke ĉe la por mi interesaj budoj ili ne havis la tempon por babili, kaj inverse ĉe la por mi neinteresaj. Sed mi kredas, ke por la ordinara Esperantisto la foiro devas esti unu el la pli interesaj ajxoj de la UK.

Oni vidis iomete de la mondo Esperanta, oni vidas, ke en multaj landoj la Esperantistoj agadas, oni havas la okazon babili kun ili kaj ili volas paroli kun vi.

Pri la interkona vespero, efektive mi ne vidis multe da interkonado. Kiel mi jam auxdis, ofte la interkonan vesperon la homoj uzas por trovi jam konatajn amikojn. Mi alparolis kelkajn homojn, kiuj sxajne ankaux estis solaj, sed tiuj estis malmultaj. Nu, kvankam tiu estis por mi la unua UK, kaj mi ne konas Esperantistojn el mia lando, eĉ min alparolis homoj, kiuj al mi estis konataj. Kaj mi povas kompreni, ke kiam ni tiel ferfore babilis, kiel amikoj, kiuj longe ne vidis sin reciproke, ne estus facile por aliulo alproksimigxi nin por interkoni. Do! Tio estas problemo kun la interkona vespero.

La unua tago oni ne pensas pri interkonado, ĉar oni ankoraux ne elbabilis kun la malnovaj geamikoj. Bona ideo estus havi pluan interkonan vesperon alian tagon, je kiu oni vere interkonas kun ne jam konataj Esperantistoj. ĉiuokaze, la homoj
sxatas tiujn vesperojn kaj tio donus pluan okazon al novaj UK-anoj konatigxi kun Esperantistoj, kiu eble estis la ĉefa kialo, pro kiu ili venis al la UK. Estas ja eble, ke en sia vivo tiuj homoj neniam antauxe parolis Esperanton!



Por mi la interkona vespero estis la plej interesa ajxo de la UK. Mi kredas ankaux, ke gxi estis malfermita al ĉiuj. Bonega ideo.



Ke gxi povis okazi ekstere ĉe herbejo, sur kiu la homoj povis ripozi en la suno estis ankaux bonajxo.

Thursday, August 31, 2006

Munkeno al Venecio

Nu, el Munkeno al Italio per auxtobuso kun 46 rusaj Esperantistoj!

Ni ekveturos el Munkeno je meznokto post la urbotrarigardo.

Mi miris, ke ankaux je tiu horo ni trovis nin en preskaux nemovanta veturilaro sur la auxtovojo al Auxstrujo.

Kaj la Rusoj? Estis kaj maljunuloj kaj junuloj. Cxu ili cxiuj scipovis Esperanton mi ne scias. Certe la estroj de la grupo penis fari cxion en Esperanto do vere estis Esperanta vojagxo.

Nur unu paro alparolis min. Nu. baldaux en Florenco oni vidos milojn da Esperantistoj - oni ne bezonas babili kun iu stranga Esperantisto el Auxstralio. Kaj ili ja jam estis veturantaj dum kiu scias kiom da horoj, do la humoro eble estas alia.

Je la vojo al Florenco la Rusoj volis vidi Venezzia. Mi do ankaux pagis la 25 Euxrojn plu por partopreni je la gvidata boatado kaj irado tra Venezzia. Por la gvidata irado mi pagis 25 Euxrojn. Tio sxajnas esti suficxe altkosta al mi. La boatado estis nur la akvo-taksio el nia auxtobushaltejo al la cxefplaco en la urbo. Nu, eble la taksio tamen estis granda parto de la kotizo. Mi intencis rigardi pri la kotizo de tio, sed mi forgesis.




La Rusoj atendas la komencon de la cxicxeronado.

La turistoamaso en kaj cxirkaux la centra placo estis terura. Cxu tio estas Italio? Kion la homoj havas el tia vojagxo? El memorigajxvendistoj, kiuj vin alparolas anglalingve. Kiel oni povas tiel ekkoni Italion?

Mi partoprenis en la Esperanta gvidata irado kun cxicxerono, sed fakte estis ruslingva.


Eble en grupo de kelkaj homoj oni povus lerni ion el la cxicxerono, sed ne en grupo kun 45 homoj. Aux oni cxiam devas rapidi por resti kun la qrupo, aux oni devas malrapidi por atendi iun. Kaj la cxicxerono donas tiom da faktoj, ke cxio eniras unu orelon kaj eliras la alian.

Post Venezzia ni veturis al Padovo, kie la Rusanoj havis tranoktadon. Mi decidis mem dauxrigi al Florenco. Sed trovi Padovon ne estis tiel facile. Ni estis sur la auxtovojo kaj vidis la elirejon al Padovo est sur la alia flanko - sur la auxtovojo, kiu iris en la alia direkto. Ni estis cxirkauxantaj Padovon dum eble duonohoro, sercxantaj la elirejon al la parto de Padovo, kie estis la logxejo. Finfine ni haltis cxe auxtovoja benzinstacio por demandi pri la vojo. La unua homo, kiu alproksimigxis estis pola kamionisto, sekve niaj polaj sxoforoj povis bone kun li paroli.

Mi devis ridi kiam ni reestis sur la auxtosxoseo kaj mi auxdis kiel unu el la Poloj diris al la alia - Ho, kiu bezonas Esperanton! Per pola lingvo oni estas komprenita cxie.

Saturday, August 26, 2006

Rusaj Esperantistoj atingas Munkenon

El la loka klubo mi eksciis, ke auxtobuso kun 45 rusaj Esperantistoj veturos hodiaux tra Munkeno sur la vojo al Florenco.

Mi decidis peti, cxu ili havas lokon por ke mi povos kunveturi.

Mi telefonis al la organizanto de ilia restado en Munkeno kaj mi renkontis lin je la 6-a por kune iri al la ejo, kie ni devos renkonti la auxtobuson.

Gxi estis proksimeta al la nova piedpilkludejo, kiu estis konstruita por la monda cxampionado.


Ni atendis je la stacidomo kun du aliaj Esperantistoj. Por ke la Rusoj povus trovi nin, ni alttenis sxildojn sur bastonoj kun la surskribo Esperanto - tra Munkeno.




Samtempe en Munkeno okazis protestoj en la urbo kaj multege da homoj trairis la stacidomon por reiri al siaj auxtoj. Do, kvankam ni ankoraux ne atendis vidi Esperantistojn, ni tamen staris kun la sxildoj por varbi por Esperanto.

Nur unu homo haltis por babili. Nu, eble post tago de protestado oni ne havis tempon aux emon je alia agado. Ili povus ankaux kredi, ke la Esperantistoj estis kontraux ili. Eblas, ke miaj krioj de Saluton! estis tre konfuzantaj.



La Munkenanaj Esperantistoj preparas bonan bonvenon al la rusaj Esperantistoj.



Jen la Rusoj preparantaj por la ekskurso tra Munkeno.

Saturday, August 12, 2006

Munkeno, 23-Jul-2006

En mangxejo mi menciis Esperanton kaj venis la dirajxo - Esperanton mi nur parolas kiam mi mensogas.

Nu oni povas vidi, ke defendi nian lingvon estas granda tasko.

Vespere mi iris al kunveno de la Munkena Esperanta Societo. Aux eble estis la junulara grupo de la Munkena Societo.

Danke al la jarlibro mi eksciis, ke je cxi tiu vespero estas kunveno. Je la reto mi ankaux trovis informon pri kiel trovi la kunvenlokon. Gratulojn al la Munkena grupo pro tio, ke gxi ne kasxas sin, kaj estas malfermita al vojagxantaj Esperantistoj.

Jen la afablaj Esperantistoj, kiujn mi renkontis tie.



Berlino al Poznano

Nun mi estas en la trajno el Berlino al Poznano. Tre longa vagono plenega je homoj je tre varmega tago.

Sajnas, ke mia apudulino ne parolas Esperanton. Gis nun en Germanujo mi ne vidis kialon paroli Esperanton, sed tio ja estas internacia trajno kaj oni ne povas scii kiun lingvon oni parolos. Neniu reago al mia Esperanton. Sxi eble pensas, ke mi estas stranga fremdulo.

En Poznan mi ankau provis uzi Esperanton. La biletvendistino nekonis gxin, la helpantino cxe la hotelinformbudo ne konis gxin - ecx la kvar trinkuloj cxe ekstera kafejo ne konis. Nu felice - alie mi devus aceti por ili bieron kaj ili jam trinkis suficxege.

Kaj la Europeanoj plejparte jam parolas aliajn lingvojn. Kiel oni povas postuli, ke ili ankaux lernu Esperanton?